onsdag den 4. november 2009

Iam antaŭ longa tempo estis princino

 kiu  stormkaptis kopenhaganojn!

Ŝi estis Princino Marie de Orleans, kiu estis la edzino de Princo Valdemar de Danio. 


Monumento en Langelinie dediĉita al Princino Marie en 1912. La skulptisto estis Carl Martin Hansen. 


Princino Marie Amélie Françoise Hélène d'Orléans naskiĝis en Ham en Surrey, Anglio la 13-an de januaro 1865. Ŝia patro estis la Duko Robert Philippe Louise Eugène de Chartres (1840-1910)  kaj ŝia patrino estis Francoise Marie Amélie af Orléans (1844-1925). La familio ekzile loĝis en Anglio. Post la falo de la 2-a Imperio en 1871 ili revenis al Francio.



En la jaro 1885 la plej juna filo de Christian 10-a kaj Reĝino Louise de Danio Regido Valdemar konscience vizitis la Dukon de Chartres por ke decidu, ĉu Princino Marie de Orleans fariĝos al li taŭga edzino. Hazarde kaj feliĉe la gejunuloj tuj enamiĝis kaj post tri tagoj ŝi akceptis lian proponon de geedziĝo.




Post la geedziĝo ili loĝis en Amaliagade, Kopenhago. Pro la fakto ke Reĝido Valdemar estis maristo li ofte estis forvojaĝante. Tiu situacio la belega kaj talent princino Marie alkutimiĝis. Ŝi havis sendependan sintenon kaj aktive partoprenis la kulturan vivon en Kopenhago. Krome ŝi konsciis pri sociaj problemoj. Laŭ diversaj epokaj opinioj ŝi estis iom stranga.


Estante fida edzino de maristo ŝi farigis ankro-tatuon dekstran ŝuldron.


Eble pro la fakto ke ĉevalo-rajdado laŭ ŝia opinion estis tro teda, ŝi virbove rajdis en Kopenhaga parko.



 Malgraŭ protestoj de kortaj oficiuloj ŝi insistis, ke ŝi rajtis sole vagadi en la urbo. 

Ŝajnas ke ŝi estis buldogo-amanto. Kiel entuziasma artisto kaj fotanto ŝi multe pentris kaj fotis ilin.


Post kiam ŝi kuraĝe helpis la fajrobrigadon estingi fajron en Kongens Nytorv en la centro de Copenhago oni postenigis ŝin honoran fajristinon. Ek de tiam ŝi insistis, ke oni ĉiam informos ŝin, kiam okazos fajron en la urbo.

  
Plue ŝi aktive kolektis monon por katolikaj kaj maristaj almozoj.



Princino Marie kaj Reĝido Valdemar havis kvin viglajn gefilojn, kiujn la resto de la familio evidente nomis la ‘petoladantojn’


En la jaro 1909 tiu ĉi rimarkinda kaj inspririnda virino mortis je la gripo. Lia edzo, kiu tiam estis eksterlande, revenis post la entombigo.


Vizitantoj al Danio ofte miras je la senceromonie dana reĝa familio. Eble oni povas danki Princinon Marie de Orleans, ĉar ŝi montris al ili tiun ĉi neformalan vivmanieron.
 

søndag den 1. november 2009

Iam antaŭ longa tempo ni malamikiĝis!



 Malmö en Svedio estas la plej proksima najbaro de Kopenhago.

 Ek de 1999 la komercaj, turismaj kaj kulturaj ĉerneroj inter la du urboj faciliĝas kaj pliboniĝas pro la interurba veturado per la Sunda Ponto. Do oni ne plu ŝipveturas kiam oni plenpace vizitas unu la alian.


Tamen la rilatoj ne ĉiam estis tiel amikaj. Inter 1653 and 1809 Danio kaj Svedio ofte intermilitadis. En tute okazis 10 militoj.

La jena monumento, kiu estis inaŭgurita en 1886, honoras la mararmean heroon Iver Huitfeldt 1665 – 1710. 


Ĝi estas memorilo pri tragika evento dum la Grandnorda Milito 1699 – 1721.

En 1710 la Svedaj kaj Danaj flotoj konfrontis unu la alian en Køge Bugt (La Gulfo de Koje). Iver Huitfeldt  estis dano-novega ŝipestro de unu el la ŝipoj kiu nomiĝas ‘Dannebrog’. 

Dum la batalo Dannebrog ekbrulis. Anstataŭ retreton elekti Huitfeldt decidis daŭre batali, ĉar li taksis, ke per retreto la ŝipo ekbruligos aliajn ŝipojn en la dana floto. Tial restante la ŝipanaro kuraĝe bataladis ĝis la ŝipo eksplodis kaj sinkis. Preskaŭ la tuta ŝiparano kaj Huitfeldt pereis.


Vilhelm Dahlerup designas kolonon. Supre videblas la venko-diino, kiun skulptis Ferdinand Edvard Ring. Malsupre videblas kanono-kugloj kaj kanono-tuboj, kiujn oni reprenis el la ŝipo-vrako dum la 1870-oj.




Tiu ĉi monumento situas inter la marvirineto kaj la Gefiono-fontano en Langelinie, Kopenhago.