Mallonga historio de Kopenhago
Antaŭ 1000 jaroj la nuna Kopenhago estis nur
malseketaj strando-marĉoj kaj
kelkaj malaltaj insuloj, kiuj ŝirmis etan negocoplacon. Ĉi tie oni vendis haringojn
kaj ŝipveturis al Skanio.
La urbo de la episkopo
Kopenhago ĉe la Sundo-bordo jam formas
kadron ĉirkaŭ vivo kaj negoco dum pli ol 1000 jaroj. La
urbo ĉiam estis malferma al inspiroj
deekstere: De fremdaj komercistoj, metiistoj kaj artistoj.
Militoj en malproksimaj landoj kaj
landoj ĉirkaŭ Danio ankaŭ influis Kopenhagon. Ŝanĝiĝantaj
potenculoj konkeris la urbon kaj decidis pri ĝi.
En la 1100aj jaroj ”Havn”
(haveno), kiel ĝi nomiĝis, akiris kreskantan signifon, kaj la
urbo estis fortigita
per remparo. La katolika eklezio starigis katedralojn en
Roskilde kaj Lund. La eta negocoplaco meze inter la du urboj tiel
ekhavis centran situon por trafiko kaj komerco.
Absalon kiel urbomastro
Ĉirkaŭ jaro 1160 Reĝo Valdemar la
Granda transdonis Kopenhagon al la episkopo de Roskilde, Absalon.
Aliaj urboj de la regno havis la reĝon kiel mastron, ”Havn”,
kiu poste nomiĝis ”Købmennehavn” – la haveno de la
komercistoj - ekhavis kiel urbomastron la episkopon de
Roskilde.
Dum la sekvaj jaroj la urbo kreskis ĝis
la dekobla grando. Preĝejoj kaj monaĥejoj estis fonditaj. La
ekonomio de la urbo floris per la enspezoj de giganta
haringo-fiŝkaptado, kiu provizis grandan parton de la katolika
Eŭropo per salitaj haringoj por la fasta tempo.
Malantaŭ
la novaj remparoj
Reĝo Christian la kvara
plivastigis Kopenhagon per du novaj urbopartoj: Nyboder (novaj
dometoj) por la granda militŝipanaro, kaj por la komercistoj la
kvartalo Christanshavn, kiu estis fondita laŭ modelo de
Amsterdamo.
Kopenhago situas apud la
plej grava ŝipvojo al la Balta Maro kaj la riĉaj nordgermanaj
Hanso-urboj. Kvankam tiu situo donis povon kaj riĉon al Kopenhago,
tiu ankaŭ minacis ĝian ekziston.
La nordgermanaj
komercistoj, t.e. la tiel nomata Hanso plurfoje sieĝis kaj detruis
la urbon. Krom tio la dana reĝo penadis repreni Kopenhagon de
la episkopo. Tio finfine okazis en la jaro 1416, kiam Reĝo Erik de
Pomerio transprenis la urbon. Ek de tiam Kopenhago apartenas al la
reĝa posedrajto.
La centro de Nordio
Spite al jarcentoj da potencluktadoj kaj
militoj la urbo daŭre pliriĉiĝis. Kopenhaganoj komercis kun amikoj
kaj malamikoj. Fremdaj komercistoj venis al la urbo. Gildoj kaj
universitato fondiĝis.
Kiam Reĝo Christian la kvara kroniĝis
en 1596 Kopenhago estis riĉa kaj potenca. La nova reĝo decidis igi
la urbon la ekonomia, religia kaj kultura centro de tuta Nordio. La
reĝo fondis la unuajn komerckompaniojn kun monopolo pri negoco kun
transmaraj landoj. Por limigi la importon estis fonditaj fabrikoj,
tiel ke la lando mem eblis produkti plej eble multajn varojn.
La urbo kreskis
Reĝo Christian la kvara plivastigis
Kopenhagon per du novaj urbopartoj: Nyboder por la granda
militŝipanaro kaj la nova urboparto por la komercistoj
Christianshavn, kiu estis fondita laŭ modelo de Amsterdamo.
Moderna fortikaĵo kun remparoj kaj bastionoj tute ĉirkaŭis la
vastigitan urbon. La fortikaĵo iom post iom kaŭzis streĉpremitajn
limojn al la urbo, kaj la en- kaj eltrafiko de la urbo devis
dum preskaŭ ducent jaroj trapasi kvar mallarĝajn
urbopordegojn.
Al la urbo malantaŭ la novaj remparoj Christian la kvara venigis
germanajn kaj nederlandajn arkitektojn kaj
metiistojn por konstrui pompkonstruaĵojn cele al pliigi lian prestiĝon. Ankaŭ hodiaŭ tiuj konstruaĵoj
karakterizas la urboaspekton.
Antaŭ la morto de Christian la kvara en
1648 Kopenhago estis la ĉefa fortikaĵo kaj milithaveno de
Danio, kaj la urbo estis kadro de la regna administracio kaj la
centro de la nordeŭropa komerco.
Je atako al Kopenhago en 1659 la armeo
kaj la urba loĝantaro nur malfacile sukcesis venki la svedojn. Post
la milito la fortikaĵoj estis plibonigitaj.
La reĝo kaj la urbo
En 1657 Reĝo Frederik la tria,
sukcedanto de Christian la kvara, deklaris militon kontraŭ Svedio.
Tio havis la malfeliĉan finon, ke Danio perdis ĉiun landparton
oriente de la Sundo. Kopenhago ne plu situis en la centro de la
regno.
Spite de
pac-interkonsento la batalo daŭris. En 1659 la svedoj
troviĝis antaŭ la kopenhagaj remparoj, post okupiĝo de la
plej granda parto de la lando. Do estis batalo por la ekzisto de
Danio. La reĝo kunagis kun la kopenhaganoj kaj kontraŭstaris la
svedan atakon.
La reĝo fortigas sian pozicion
La okazintaĵo rezultigis vastajn
konsekvencojn. La reĝo fortigis sian potencon, malprofite al la
nobeluloj, kaj en la jaro 1660 sur la kastelplaco la urbanoj surprize
spektis aklamon de Frederik la tria kiel la unua absoluta monarko.
Por tiel brava protekto de la urbo la
burĝaro apenaŭ ricevis rekompencon. Tro granda libereco kaj potenco
konfliktis kun la aŭtokrateco de la reĝo. Tamen oni establis burĝan
konsilion kun 32 urbanoj submetitan al la magistrato de la reĝo, kaj
konsistantan el urbestroj kaj konsilantoj.
Administraj konstruaĵoj estis
starigitaj por la pli granda burokratio, kaj la vivo de la burĝaro
pli kaj pli reguliĝis. Oni establis aron de noktaj gardistoj, oficoj
de policestroj kaj fajrobrigad-estroj. Oni ellaboris komunajn normojn
por mezuro kaj pezo. Oni ellaboris konstruleĝojn kaj multajn aliajn
regulojn por la urba vivo.
Franca kortegvivo kaj aristokrataj palacoj
Granda parto de la malnova mezepoka urbo
brulis en 1728, kaj la novkonstruita urbo vere iĝis la Kopenhago de
la reĝo kaj la centra regantaro. La novaj domoj devis observi
precizajn regulojn pri alteco, konstrumaterialo kaj arkitekturo. La
novkonstruita kastelo Christiansborg iĝis pompa konstruaĵo,
kiu substrekis la prestiĝon kaj potencon de la reĝo, kaj tie floris
kortegvivo laŭ la franca vivmaniero.
En la jaro 1749 la reĝo donacis
tergrundon por alkonstrui novan urboparton, nome Frederiksstaden
(Frederik-urbo), kiun karakterizas rektliniaj stratoj kaj altrangaj
palacoj por nobeluloj kaj burĝoj. Ĉi tie estis konstruitaj i.a. la
kvar palacoj, kiuj konsistigas la nunan rezidejon de la reĝa
familio. Ĝia arkitekturo komparas sin kun la plej bona en Eŭropo.
Modernaj tempoj
La urbo de la
kopenhaganoj
En la jaro 1901 Kopenhago disvastiĝis
per grandaj terenoj norde, sude kaj okcidente de la urbo. La vilaĝoj
Sundby, Valby, Vanløse, Brønshøj kaj Emdrup donis
lokon por la urba kreskado. Samtempe oni konstruis la novan urbodomon
por servi al la nova, granda komunumo. Ĉie konstruiĝis institucioj
kaj lernejoj por la rapide kreskanta loĝantaro.
Urbodomo de Kopenhago
En 1905 la nova urbodomo de
Kopenhago finkonstruiĝis. La urbodomo kaj la urbdoma placo, ambaŭ
desegnitaj de arkitekto Martin Nyrop baldaŭ fariĝis la nova centro
de la urbo. Dum la sekvaj jaroj hoteloj kaj grandaj modernaj
konstruaĵoj ekĉirkaŭis la placon kaj substrekis ĝian internacian
stilon.
Elektorajto kaj sociala konscio
En 1908 ankaŭ la virinoj akiris rajton
voĉdoni je la komunumaj balotoj, kaj per ŝanĝo de la konstitucio
en 1915 enkondukiĝis ĝenerala elektorajto por ĉiuj sendepende de
enspezo. Kiam la Socialdemokratio akiris la majoritaton de la urba
konsilantaro, la urbo transprenis pli kaj pli da socialaj taskoj.
Konstruiĝis modernaj loĝkvartaloj en la novaj urbopartoj kaj
establiĝis parkoj, sporthaloj kaj stadionoj. Lumo kaj freŝa aero
plibonigis la popolan sanstaton. Dum la 20aj kaj 30aj jaroj la
amuziĝado floradis, sed samtempe la ekonomia krizo dum la 30oj
sentiĝis en la urbo. La senlaboreco kreskis ĝis terura grandeco.Dum
1930aj jaroj okazis multaj demonstracioj kontraŭ la senlaboreco. Ili
okazis antaŭ Christiansborg
(parlamentejo) aŭ la urbodomo, ofte
gvidataj de uniformita korpuso ”Ruĝaj Batalantoj
La urbo okupiĝis
Dum la 2a mondmilito Danio, kaj do ankaŭ
Kopenhago, okupiĝis per trupoj de la nazia Germanio. Sed
nur dum 1943-1945 la urbo serioze sentis la militon pro sabotadoj kaj
kelkaj aerbombadoj. Kompare al aliaj eŭropaj grandurboj Kopenhago
trapasis preskaŭ nevundita la militon.
La postmilita progreso
Nur malmultajn jarojn post la dua
mondmilito oni komencis rekonstruon kaj urboevoluon cele al elimino
de la granda bezono de loĝejoj.
La tiel nomata Fingerplan
(fingroplano) de la jaro 1948 estiĝis breĉa por moderna
urbo-evoluo. La ideo estis krei grandan urbon kun loĝejoj kaj
industrio situitaj laŭlonge de la elirvojoj kaj fervojoj. Kaj la
verdajn terenojn oni konservis kiel kojnojn direktitajn al la urba
centro.
Novaj loĝterenoj kun unufamiliaj domoj
kaj socialaj loĝkonstruaĵoj disvastiĝis en la antaŭurboj. Multaj
virinoj ekagis en la labormerkato, kaj tio kreis bezonon de
infanvartejoj kaj antaŭlernejoj. La ŝtato kaj komunumo kreis
sekurecon por civitanoj de la infanvartejo ĝis la tombo, kion oni
neniam vidis antaŭe.
La gajaj
60aj jaroj
Samtempe kiam la
pli aĝa generacio ĝuis kreskantan bonhavon, regis kontraŭstaro
inter junuloj. Okazis multaj demonstracioj kontraŭ la nuklea armilo,
NATO kaj la Vjetnama Milito. En la jaro 1968 protestis studentoj
kontraŭ la potenco de la universitataj profesoroj. Aliaj grupoj, la
t.n. slum-okupantoj, okupis domojn destinitaj por detruo. Oni
postulis influon pri la detruado, loĝpolitiko, laborkondiĉoj, kaj
pli bonaj infanludejoj. La protesto atingis sian kulminon en la jaro
1971, kiam oni okupis iaman militan terenon, la kazerno de
Bådsmandsstræde sur Christianshavn, kie oni fondis Fristaden
Christiania ( la libera urbo Kristiania), kiel proteston kontraŭ
ekzistantaj sociaj normoj. Christiania
estas simbolo de junulara ribelo. Multaj
ties aktivecoj vekas indignon en parto de la cetera socio.
Renovigo
kaj konservo en la 90aj jaroj
En la lastpasintaj
jardekoj en la urbo oni faris grandan riparlaboron de historiaj
urbopartoj, kaj domdetruojn en malnovaj laboristkvartaloj devenantaj
de la finaj 1880aj jaroj. En la 1990aj jaroj oni komencis
renovigi la urboparton Vesterbro. Kontraŭe al pli fruaj riparoj oni
konservis multajn domojn kaj aranĝis modernajn loĝejojn kun
aktualaj instalaĵoj malantaŭ malnovaj fasadoj. La plej malnova
urbokerno fariĝis merkato kaj amuziĝcentro, kiu allogas homojn de
la proksimo kaj de la tuta mondo. La kultura vivo floras, interalie
post la granda klopodo de la urbo Kopenhago kiel Eŭropa Kultururbo
1996.
Avangarda
regiono
Komence de la nova
jarmilo Kopenhago estis honorita per la malfermo de la nova Sunda
Ponto (Øresundsbro), la konstruon de la metroo kaj la
ambician projekton de nova urboparto, nomita Ørestad.
Tiamaniere estas la
ambicio de Christian la kvara fari la regionon de la Sundo unu el la
la avangarda, ekonomia kaj kultura regionoj en Norda Eŭropo survoje
al realigo, sed en moderna formo.