Viser opslag med etiketten turismado. Vis alle opslag
Viser opslag med etiketten turismado. Vis alle opslag

fredag den 15. april 2011

Verda Trankvilejo en Kopenhago.


Unu el la plej verdaj kaj belaj trankvilejoj en Kopenhago estas Assistens Tombejo, kiu situas en la kvartalo de Nørrebro proksima al la centro de la urbego.
Assistens tombejo fondiĝis en 1760 pro la manko da spaco en Kopenhagaj tombejoj. Ankaŭ nuntempe kopenhaganoj tie ankoraŭ entombiĝas.





Eksterurbaj vzitantoj kaj kvartalaj loĝantoj ofte vizitas la ejon, unue ĉar tie kuŝas multaj eminentuloj kaj due plaĉas al ili la botanika vidindaĵaro en la tombejo. Cetere mankas al la loĝantaro de Nørrebro parkoj kaj aliaj verdejoj, tial oni ofte promenigas la hundon aŭ ekcercas la korpon en tiu trankvilejo ŝatata.









Kiuj gravuloj estas entombigitaj en Assistens Tombejo?    Inter aliaj: 

1. La mondfama fabelisto kaj poeto H.C. Andersen 1805 - 1875

2. La socio-realisma verkisto Martin Andersen Nexø (1869 - 1954), kiu verkis la romanojn ’Ditte infano de la homaro’ kaj ’Pelle la konkeranto’. 

 Jen Martin Andersen Nexø


Martin Andersen Nexø (June 26, 1869 - June 1, ...
(Photo credit: Wikipedia)


 Jen lia tombo.

3. La fizikisto, atom-esploristo kaj nobelpremio-gajnanto Niels Bohr. (1885-1962)
4. La litografisto kaj skulptisto kolektanto kaj uzanto de rubaĵoj, per kiuj li kreis belegaĵojn. Mortis 1993. Henry Heerup, 1907 - 1993. Sube estas la memportreto de Henry Heerup,
kiu troviĝas en la Heerup muzeo en Rødovre. 



 

5. La aŭtoro kaj ekzistisma filozofo Søren Kirkegaard. 1813 - 1855
Sube videblas lia famila tombujo.



6. La lingvisto Rasmus Rask. 1787 – 1832.    Pliaj informoj pri Rasmus Rask legeblas ĉi-tie.
 
7. La aŭtoro kaj pentristo Hans Scherfig 1905 - 1979, kiu verkis la romanon '' La neglektita printempo'' (1940). Poŝtkarto la ratokaptisto de Hammelin. En 1942 la legendo pri la ratokatisto de Hammelin inspiris al Scherfig krei alegorian prezentadon de naziismo, en kiu Hitler estis la ratokaptisto

8. La fizikisto H.C.Ørsted (1772-1851)
''Li eltrovis, ke la kurento (la eletra fluo) influas la magnetan nadlon ĝin deklinante laŭ difinitaj reguloj. Tiun ĉi eltrovon la fundamento por la teorio pri eletro li publikigis en latina flugfolio elsendita 21/7 1820. La malkovro vekis grandegan atenton en la scienca mondo kaj kaŭzis rapidegan evoluon de la nova scienco.'' (Tiu ĉi teksto estas elĉerpita de la libro ’Faktoj pri Danlando eldonita de la tagĵurnalo Politen, Kopenhago – 1948.)

9. Marie Schrøder 1882 – 1909 unu el la legenduloj de la dana movado mortis pro akcidento survoje al la Universala Kongreso en Barcelono en 2008. 
 
La jena video estas danlingva, tamen vi povus ĝui la spektadon kaj la plaĉan muzikon.





Enhanced by Zemanta

torsdag den 19. august 2010

Somera travivaĵo

Ĉie en Danio, tiel kiel en aliaj landoj, troviĝas videblaj spuretoj de praula vivo.

 Hodiaŭ dum promenado en la bela kamparo proksime al Smørum en Selando mi tute hazarde elkovris la jenan tumulon ties nomo estas tumulo de la Reĝo Svend.




Informoj elĉerpite de la interreto ĉe: 

Dum la jaroj 2000 – 2006 oni prifosis la areon ĉirkaŭ la tumulo trovante pli ol cent antikvecajn spurojn de domoj kaj la plej antikva estas c.5.500 jaraĝa. La trovaĵoj tempe daŭris ekde de la agrikultura ŝtonepoko (3.500 a.K) dum la bronzepoko kaj la ferepoko ĝis la vikinga erao malfrua (1.000 p.K). Oni nomumas la ejon kulturo-hereda areo.

La altaĵo de la Reĝo Svend estas protektita. Oni ne prifosis ĝin. Laŭ la grandeco kaj ties situo ŝajnas ke ĝi estis konstruita dum la malnova bronzepoko antaŭ 3.400 jaroj.

La prifosantoj trovis i.a.3500 jaraĝajn silikilojn kaj argilajn vazerojn en la norda parto de la ejo. Sude ili ankaŭ trovis sporojn de kvar personoj entombigite en la jaro ĉ.2.300 a.K.

Dum la bronza epoko troviĝis 30 domoj tie. Arkeologoj trovis erojn da fandujoj kaj muldiloj, kaj tiuj pensigis ilin pri la riĉeco de la loĝigo.

Troviĝis ankaŭ spuroj de 79 domoj konstruite dum la vikinga erao (500 a.K – 900 p.K)

Kiu estis la Reĝo Svend?

 Bedaŭrinde! Google ne kapablas ĉiam respondi al miaj demandoj. Ĉu aliaj  hazarde konas la respondon? .  P.S. Dankon al Jens S.Larsen, kiu aldonis informojn pri la Reĝo Svend.

 Verŝajne estas la tombo de la Reĝo Svend Tveskæg, kiu forpelis la patron la reĝo Harald (Blåtand) la 1-a al Venden, kie li mortis en la jaro 987. Per la batalo apud Svold ĉ. en la jaro 1000, en kiu li venkis la norvegojn, la reĝo Svend fariĝis la plej potenca reĝo en skandinavio. Post kiam li konkeris grandan parton de la nordorienta Anglio inklusive la ĉefurbon York, kie li mortis en la jaro 1014. Oni venigis lian kadavron al Danio.  Jen la fonto.