La jena estas traduko de la oficia broŝuro de la preĝejo de Sankta Albano.
En 2006 mi komencis esperantigi ĝin petante la helpon de Lene Niemann de la Dana Esperantista Fervojisto-Asocio. Sen ŝia granda apogo mi tute ne sukcesis plenumi la taskon.
La preĝejo de Sankta Albano konsekrita en 1887, estas la unusola Anglikana-Episkopa preĝejo en Danio. Antaũ ĝia kompletigo, angloparolantaj Kristanoj kunvenis por kulti en diverslokoj en Kopenhago kaj Elsinoro (Helsingør).
Pli da 35 jaroj de diligenta laboromonkolektado kaj persisto estis rekompencita per konstruo de la preĝejo de Sankta Albano de 1885 ĝis 1887.La grandiozan situon de la preĝejo, proksime al la reĝa palaco,( kaj ne malpli la marvirino)estis rezulto de helpo de la Princino Alexandra (1844-1925 filino de reĝo Christian IX de Danio (1818-1906), kaj ŝia edzo Edward la Princo de Kimrio, poste la rego Edward VII.
La unuan ŝtonon metis la Princino de Kimrio la 19an de septembro 1885, ĉeestis Reĝo Christian IX kaj Reĝino Louise, la Caro kaj Carino de Ruso, kaj anoj de la Greka kaj aliaj Skandinaviaj reĝaj familioj la 19an de septembro 1885. La konsekreco de la preĝejo okazis preskaũ precise du jarojn poste, kiam, en la ĉeesto de la Princo kaj la Princino de Kimrio, la Episkopo Wilkinson de Londono plenumis la konsekran ceremonion la 17an de septembro 1887.
Ekde 1887, krom aldono de la monumentoj kaj monumentaj fenestroj (por Reĝo Edward VII, la Reĝino Alexandra kaj la Princino Viggo de Danio), la preĝejo estas preskaũ ne ŝanĝita. Tamen, evidente okazis plibonigoj, ekzemple la adicio de elektrika lumo en 1928. En 1971, danke al Doris Brown, antaũpordo aldoniĝis malantaũe de la preĝejo, tiu donas aliron al kripto, kaj (danke al Margit Heine) supra ĉambro estis konstruita en 1985 en konekso kun la centjarfestoj.
La preĝejo havas nomon laũ St Alban, la unua angla martiro, kiu mortis en 303 p.K. Laũ la legendo, liaj restaĵoj estis transportitaj al la preĝejo de Sankta Maria kaj Sankta Albano en Odense, Danio, kie la nomon de Sankta Albano oni ankoraũ respektegas.
La preĝejo de Sankta Alban estas belega ekzemplo de Viktoriana Gotika arkitekturo de la Fruangla stilo. Ĝin desegnis de la Viktoriana preĝeja arkitekto Kavaliro Arthur Blomfield, kaj ĝin plenumis la Dana arkitekto Profesoro L.Fenger. Malgraũ la tre angla aspekto de la preĝejo, plimulto de la konstruaj materialoj estas danaj. La modluroj estas kalkŝtonoj de Faxe kaj la eksteraj muroj estas glataj fenditaj flintoj de Stevns, ambaũ lokoj situas en suda Sealando. La turpinto estas farita de tranĉa ŝtono de Őlando en Svedio. La tegmento estas tegata per tegoloj el Brosely en Shropshire. Pro la karaktero de la terfundo la preĝejo konstruiĝis sur palisoj, kaj fakte la planko de la kripto estas sub la loka akvonivelo. Ĝi sekiĝas per aũtomata pumpilo, kiu nur de tempo al tempo malfunkcias.
INTERNO
La internaj plakaĵoj kaj modluroj estas de belaj blankaj kalkŝtonoj el Faxe. La plankoj pavimas per kaheloj de Campbell, kaj la predikejo, la baptujo kaj la ekrano estas farita de terakoto. Ĉi tiuj kaj multaj aliaj originaj ekipaĵoj, inklusive pliparto de la koloragitaj vitroj, estis donitaj de malavarj metiistoj aũ individuoj en la preĝejanaro. La koston de la cilindraj sonoriloj (la turo ne estis planita por grandaj sonoriloj) grandparte financis la Princo de Kimrio. Dimanĉe la sonoriloj sonoras antaũ la frua Eũkaristia diservo.
La preĝejo ricevas nenian financan subtenon de Grandbritio, kaj same ne de Danio. Pro tio ni tre dankeme akceptas kontribuaĵojn.
Ingen kommentarer:
Send en kommentar