lørdag den 8. maj 2010

La Citadelo de Kopenhago: 2. La kazernoj - Stokkene





Stokkene nomiĝas tiuj ĉi duetaĝaj kazernoj, kiuj havis antaŭajn kaj malantaŭajn loĝlokojn. Ĉiu kazerna ĉambro (4x4 metrojn) mebliĝis per treoblo-lito, benko kaj malgranda tablo. Do ĉiu loĝanto havis malpli ol tri kvadrajn metrojn porvivan spacon. En la plej suda parto de Artilleristok estas vizitejo, kie oni povas observi  la malkomfortajn kondiciojn, en kiuj la loĝantoj vivis. Origine oni konstruis  6  konstruaĵojn. En la jaro 1768 oni ekvipis la kazernojn per mansardaj tegmentoj. Iom post iom la konstruaĵoj estis nomitaj laŭ ilia komerco aŭ funkcio.

Ingen kommentarer:

Send en kommentar