Henry Heerup 1907-1993
estis pentristo,
grafikisto kaj skulptisto, kies artaĵoj estas vidigitaj en artmuzeoj ne nur en
Dani o sed ankaŭ en aliaj landoj;
ekzemple en la Stedelijk Muzeo en Amsterdamo, la Muzeo de kontemperana Arto en
Novjorko kaj la Nacia Muzeo en Oslo.
Henry Heerup naskiĝis kaj kreskiĝis en la malriĉa laborista kvartalo de
Nørrebro. Ek de sia infaneco plaĉis al li la desegnado. Male ne plaĉas al li la
lerneja studado, Pro tio kiam li havis
14 jarojn li lerno-servis en diversaj metioj: litografio, signo-pentrado kaj
bronzo-muldado. Tamen li nenie tute kontentiĝis.
En 1927 sukcesis al li studentiĝi en la Kopenhaga Artakademio. Tie li
kontentiĝis kaj li rapide eltrovis sian propran bildan kaj simbolan esprimani eron. En 1932 li finis la edukadon kaj tuj post
tiam li ekspoziciis siajn artaĵojn en la
Corner ekspocizio. La sekvantan jaron li denove ekspociziciis ĉe la
aŭtuna artekspozicio. Iom post iom li famiĝis kaj en Dani o
kaj en aliaj lando. En la jaroj 1949
– 1951 Henry Heerup estis membro de la Cobra movado.
Ek de la jaro 1946 ĝis sia morto en 1993 Henry Heerup loĝis kaj laboris en
Kamstrupvej en la apudkopenhaga urbo Rødovre. La temo de la artaĵoj de Henry
Heerup estas la ĉiutaga vivo popola. Li opiniis, ke ia ajn objekto enhavas
animon. La rolo kaj la devo de artisto estus la eltrovo kaj la senvualigo de
ties animo. Vagante aŭ biciklante en la urbo li kolektis forĵetitaĵojn, kiujn aliaj
ne valoris aŭ bezonis, kaj per tiuj li kreis buntajn kaj originalajn bildojn
kaj skulptaĵojn.
en Rødovre estas vizitinda.
Memportreto de la artisto
La laboranta artisto en sia ĝardeno.
Kopio de la biciklo de Henry Heerup.
Skulpturo. (bedaŭrinde mi ne memoras ties titolon.)
Nun kelkaj praktikaj informoj.
Deĵorhoroj.
Marde, merkrede, jaŭde, vendrede,
sabate kaj dimanĉe je la 11-a ĝis la 16-a.
La muzeo estas fermita la 24-an, la 25-an, la 26-an kaj la 31-an de decembro, kaj ankaŭ la 1-an de januaro.
La muzeo kaj estas fermita okaze de la ŝanĝoj de ekspozicioj.
La muzeo estas fermita la 24-an, la 25-an, la 26-an kaj la 31-an de decembro, kaj ankaŭ la 1-an de januaro.
La muzeo kaj estas fermita okaze de la ŝanĝoj de ekspozicioj.
Biletprezoj.
Plenkreskuloj kr. 45,-Pensiuloj/studentoj kr. 30,-
Grupoj( pli ol 10 personoj) kr. 30,- popersone.
Infanoj 0 – 16 jaroj akompanataj de plenkreskulo. Senpage.
La adreso.
Heerup Museum
Kirkesvinget 1
2610 Rødovre
tlf. 36 37 87 00
e-mail: heerupmuseum@rk.dk
La muzeo apudas la kulturdomo de Rødovregaard. En la muzeo troviĝas butiko kaj kafejo. La muzea ĝardeno belas kaj taŭgas kiel piknikejo, tial somere vizitantoj povas prunti plejdojn kaj ludilojn, por ke infanoj ĝuas la ĉeestadon tie.
Planu la veturadon per Rejseplanen angle aŭ germane.