Sidantaj Gejunuloj estas la nomo de
bronza kaj grani ta
statuo, kiu troviĝas ĉe Peblinge Dossering apud la ponto de la Reĝino Louise (Dronning
Louises Bro). La skulptisto estis Johannes Hansen. (1903- 1995.)
Okaze de ties solena senvualiĝo la 6-an de novembro 1942, S-oro Bindslev la Kopenhaga urbestro parolis pri la junuloj, kiuj grave kaj memfide konversacias pri pli bela estonteco, subkomprenite iam post la fino de la germana okupacio. La urbestro cetere diris, ke multaj personoj pro propraj spertoj emus identiĝi kune kun la gejunuloj.
Dum multaj jaroj mi ofte
preterpasis la statuon survoje al la laborejo. Plaĉas al mi la statuo, tial mi
ĉiam montras ĝin al geamikoj, kiujn mi ĉiĉeronas en la urbo. Ĉu vi hazarde konas la ulojn?
Koran dankon!
SvarSletMi gxojas vin min en tiu cxi blogo. :)