tirsdag den 18. oktober 2011

La naivpentristo Henry Heerup.


Henry Heerup 1907-1993 estis pentristo, grafikisto kaj skulptisto, kies artaĵoj estas vidigitaj en artmuzeoj ne nur en Danio sed ankaŭ en aliaj landoj; ekzemple en la Stedelijk Muzeo en Amsterdamo, la Muzeo de kontemperana Arto en Novjorko kaj la Nacia Muzeo en Oslo.


Henry Heerup naskiĝis kaj kreskiĝis en la malriĉa laborista kvartalo de Nørrebro. Ek de sia infaneco plaĉis al li la desegnado. Male ne plaĉas al li la lerneja studado, Pro tio kiam  li havis 14 jarojn li lerno-servis en diversaj metioj: litografio, signo-pentrado kaj bronzo-muldado. Tamen li nenie tute kontentiĝis.

En 1927 sukcesis al li studentiĝi en la Kopenhaga Artakademio. Tie li kontentiĝis kaj li rapide eltrovis sian propran bildan kaj simbolan esprimanieron. En 1932 li finis la edukadon kaj tuj post tiam li ekspoziciis siajn artaĵojn en  la Corner ekspocizio. La sekvantan jaron li denove ekspociziciis ĉe la aŭtuna artekspozicio. Iom post iom li famiĝis kaj en Danio kaj en aliaj lando. En la jaroj 1949 – 1951 Henry Heerup estis membro de la Cobra movado.

Ek de la jaro 1946 ĝis sia morto en 1993 Henry Heerup loĝis kaj laboris en Kamstrupvej en la apudkopenhaga urbo Rødovre. La temo de la artaĵoj de Henry Heerup estas la ĉiutaga vivo popola. Li opiniis, ke ia ajn objekto enhavas animon. La rolo kaj la devo de artisto estus la eltrovo kaj la senvualigo de ties animo. Vagante aŭ biciklante en la urbo li kolektis forĵetitaĵojn, kiujn aliaj ne valoris aŭ bezonis, kaj per tiuj li kreis buntajn kaj originalajn bildojn kaj skulptaĵojn. 





en Rødovre estas vizitinda.




Memportreto de la artisto


La laboranta artisto en sia ĝardeno.



Kopio de la biciklo de Henry Heerup.


Skulpturo. (bedaŭrinde mi ne memoras ties titolon.)




La interno de la muzeo. 
  

Nun kelkaj praktikaj informoj.

 
Deĵorhoroj.
Marde, merkrede, jaŭde, vendrede, sabate kaj dimanĉe je la 11-a ĝis la 16-a.

La muzeo estas fermita la 24-an, la 25-an, la 26-an kaj la 31-an de decembro, kaj ankaŭ la 1-an de januaro.
La muzeo kaj estas fermita okaze de la ŝanĝoj de ekspozicioj.
Biletprezoj.
Plenkreskuloj kr. 45,-
Pensiuloj/studentoj kr. 30,-
Grupoj( pli ol 10 personoj) kr. 30,- popersone.
Infanoj 0 – 16 jaroj akompanataj de plenkreskulo. Senpage.
La adreso.
Heerup Museum
Kirkesvinget 1
2610 Rødovre
tlf. 36 37 87 00
e-mail: heerupmuseum@rk.dk
La muzeo apudas la kulturdomo de Rødovregaard. En la muzeo troviĝas butiko kaj kafejo. La muzea ĝardeno belas kaj taŭgas kiel piknikejo, tial somere vizitantoj povas prunti plejdojn kaj ludilojn, por ke infanoj ĝuas la ĉeestadon tie.



Planu la veturadon per Rejseplanen angle aŭ germane.




Enhanced by Zemanta

søndag den 16. oktober 2011

Sidantaj Gejunuloj



Sidantaj Gejunuloj estas la nomo de bronza kaj granita statuo, kiu troviĝas ĉe Peblinge Dossering apud la ponto de la Reĝino Louise (Dronning Louises Bro). La skulptisto estis Johannes Hansen. (1903- 1995.) 





Okaze de ties solena senvualiĝo la 6-an de novembro 1942,  S-oro Bindslev la Kopenhaga urbestro parolis pri la junuloj, kiuj grave kaj memfide konversacias pri  pli  bela estonteco, subkomprenite iam post la fino de la germana okupacio. La urbestro cetere diris, ke multaj personoj pro propraj spertoj emus identiĝi  kune kun la gejunuloj.


Dum multaj jaroj mi ofte preterpasis la statuon survoje al la laborejo. Plaĉas al mi la statuo, tial mi ĉiam montras ĝin al geamikoj, kiujn mi ĉiĉeronas en la urbo. Ĉu vi hazarde konas la ulojn?