La
dana subĉiela muzeo estas unu el la plej grandaj kaj malnovaj
subĉielaj muzeoj en la tuta mondo. Tie troviĝas pli ol 100
konstruaĵoj. La muzeo situas norde de Kopenhago en la urbo Lyngby en
Nordselando.
La
dana subĉiela muzeo fondiĝis en 1901 kiel sekcio de la dana Popola
Muzeo, kaj en 1920 ĝi fariĝis sekcio de la Nacia Muzeo.
En la muzeo
troviĝas kamparaj konstruaĵoj el diversaj regionoj de Danio, Feroaj
Insuloj kaj la iamaj danaj landpartoj: Blekinge, Skanio, Halland kaj
Sudŝlesvigio. Ekzemple la jena biendomo de la insulo Fanø.
La konstruaĵoj, en kiuj iam loĝis bienistoj kaj
metiistoj, estas meblitaj kaj ekvipitaj laŭ regionaj kaj fakaj
tradicioj. Tial vizitantoj ricevis aŭtentikajn kaj detalajn
impresojn pri la kamparanaj vivmanieroj en la jaroj ekde 1650 ĝis
1940. Brutoj malnovracaj abundas tie; ŝafoj, kaproj, ĉevaloj kaj
bovinoj paŝtas en la kampoj, kaj anseroj kaj anasoj naĝas en
lagetoj.
En la muzeo troviĝas 25 historiaj ĝardenoj. En la tradiciaj plej malnovaj bienaj ĝardenoj kreskas floroj, fruktarboj, legomoj kaj aliaj utilaj plantoj, per kiuj la kamparanoj ankaŭ faris medicinaĵojn kaj tinkturojn. La romantika ĝardeno ankaŭ havis pavilonojn kaj gazonojn. En la grandbienaj parkoj troviĝas fremdaj kaj ekzotikaj floroj kaj grandaj legomaj ĝardenoj.
En la muzeo troviĝas 25 historiaj ĝardenoj. En la tradiciaj plej malnovaj bienaj ĝardenoj kreskas floroj, fruktarboj, legomoj kaj aliaj utilaj plantoj, per kiuj la kamparanoj ankaŭ faris medicinaĵojn kaj tinkturojn. La romantika ĝardeno ankaŭ havis pavilonojn kaj gazonojn. En la grandbienaj parkoj troviĝas fremdaj kaj ekzotikaj floroj kaj grandaj legomaj ĝardenoj.
Troviĝas
tri ventomueloj en la muzeo. La plej malnova (1662) estas du etaĝa
pivota muelejo de Karlstrup, kiu estis translokita al la subĉiela
muzeo en 1921.
Jen ĝi.
Fuglevad ventomuelo estas de 1832. La tria estas
malgranda ventomuelo de la insuleto Læsø. Akvo-muelejoj de
Bornholm, Ferooj, Svedio kaj Fueno estas ankaŭ vidindaj.
Printempe, somere
kaj aŭtune okazas teatraĵoj, tradiciaj ludoj, koncertoj, popola
dancado kaj veturado per ĉevalo-veterilo.
Praktikaj
Informoj 2013.
La
adreso estas:
Kongevejen 100, 2800 Kongens Lyngby.
Planu la veturadon
per publika transporto per 'Rejseplan' (angle aŭ germane).
Oni
povas senpage viziti
la muzeon.
Deĵorhoroj.
Paske
Sankta
jaŭdo la 28-an de marto - 2-a tago de pasko la 1-an de aprilo. 10 -
16 horoj
La
muzeo estas fermita ekde la 2-a aprilo – 30-a de aprilo 2013.
Somere
1-an
de majo - 20-a oktobro. 10 - 16 horoj.
La
muzeo estas fermita lunde, krom la 20-a de majo (Pentekosto)
La
2-an de julio ĝis la 11-a aŭgusto . 10 - 17 horoj
La
muzeo estas fermita lunde
La
aŭtuna ferio.
Sabato
la 12-an de oktobro ĝis dimanĉo la 20-a de oktobro. 10 - 16 horoj
La
muzeo estas MALfermita lunde
Kristnasko.
Sabato
kaj dimanĉo la 7-an, la 8-an, la 14-an kaj la 15-an de decembro.
10 - 16 horoj.
Pli
detalaj informoj pri la muzeo angle legeblas ĉi-tie.
Ingen kommentarer:
Send en kommentar