Hodiaŭ dum promenado en la bela kamparo proksime al Smørum en Selando mi tute hazarde elkovris la jenan tumulon ties nomo estas tumulo de la Reĝo Svend.
Informoj elĉerpite de la interreto ĉe:
La altaĵo de la Reĝo Svend estas protektita. Oni ne prifosis ĝin. Laŭ la grandeco kaj ties situo ŝajnas ke ĝi estis konstruita dum la malnova bronzepoko antaŭ 3.400 jaroj.
La prifosantoj trovis i.a.3500 jaraĝajn silikilojn kaj argilajn vazerojn en la norda parto de la ejo. Sude ili ankaŭ trovis sporojn de kvar personoj entombigite en la jaro ĉ.2.300 a.K.
Dum la bronza epoko troviĝis 30 domoj tie. Arkeologoj trovis erojn da fandujoj kaj muldiloj, kaj tiuj pensigis ilin pri la riĉeco de la loĝigo.
Troviĝis ankaŭ spuroj de 79 domoj konstruite dum la vikinga erao (500 a.K – 900 p.K)
Kiu estis la Reĝo Svend?
Bedaŭrinde! Google ne kapablas ĉiam respondi al miaj demandoj. Ĉu aliaj hazarde konas la respondon? . P.S. Dankon al Jens S.Larsen, kiu aldonis informojn pri la Reĝo Svend.
Verŝajne estas la tombo de la Reĝo Svend Tveskæg, kiu forpelis la patron la reĝo Harald (Blåtand) la 1-a al Venden, kie li mortis en la jaro 987. Per la batalo apud Svold ĉ. en la jaro 1000, en kiu li venkis la norvegojn, la reĝo Svend fariĝis la plej potenca reĝo en skandinavio. Post kiam li konkeris grandan parton de la nordorienta Anglio inklusive la ĉefurbon York, kie li mortis en la jaro 1014. Oni venigis lian kadavron al Danio. Jen la fonto.
Good to see your post and lovely photos here Betty! Hope you're doing well!
SvarSletEstis eĉ tri reĝoj Svend en la Dana historio,
SvarSletvidu ĉi tie. Sendube temas pri la unua el ili, ĉar la dua estis entombigita en la katedralo de Roskilde.