Unu el la plej verdaj kaj belaj trankvilejoj en Kopenhago estas Assistens Tombejo, kiu situas en la kvartalo de Nørrebro proksima al la centro de la urbego.
Assistens tombejo fondiĝis en 1760 pro la manko da spaco en Kopenhagaj tombejoj. Ankaŭ nuntempe kopenhaganoj tie ankoraŭ entombiĝas.
Eksterurbaj vzitantoj kaj kvartalaj loĝantoj ofte vizitas la ejon, unue ĉar tie kuŝas multaj eminentuloj kaj due plaĉas al ili la botanika vidindaĵaro en la tombejo. Cetere mankas al la loĝantaro de Nørrebro parkoj kaj aliaj verdejoj, tial oni ofte promenigas la hundon aŭ ekcercas la korpon en tiu trankvilejo ŝatata.
Kiuj gravuloj estas entombigitaj en Assistens Tombejo? Inter aliaj:
1. La mondfama fabelisto kaj poeto H.C. Andersen 1805 - 1875
2. La socio-realisma verkisto Martin Andersen Nexø (1869 - 1954), kiu verkis la romanojn ’Ditte infano de la homaro’ kaj ’Pelle la konkeranto’.
Jen Martin Andersen Nexø
(Photo credit: Wikipedia) |
Jen lia tombo.
3. La fizikisto, atom-esploristo kaj nobelpremio-gajnanto Niels Bohr. (1885-1962)
4. La litografisto kaj skulptisto kolektanto kaj uzanto de rubaĵoj, per kiuj li kreis belegaĵojn. Mortis 1993. Henry Heerup, 1907 - 1993. Sube estas la memportreto de Henry Heerup,
5. La aŭtoro kaj ekzistisma filozofo Søren Kirkegaard. 1813 - 1855
Sube videblas lia famila tombujo.
7. La aŭtoro kaj pentristo Hans Scherfig 1905 - 1979, kiu verkis la romanon '' La neglektita printempo'' (1940). Poŝtkarto la ratokaptisto de Hammelin. En 1942 la legendo pri la ratokatisto de Hammelin inspiris al Scherfig krei alegorian prezentadon de naziismo, en kiu Hitler estis la ratokaptisto
8. La fizikisto H.C.Ørsted (1772-1851)
''Li eltrovis, ke la kurento (la eletra fluo) influas la magnetan nadlon ĝin deklinante laŭ difinitaj reguloj. Tiun ĉi eltrovon la fundamento por la teorio pri eletro li publikigis en latina flugfolio elsendita 21/7 1820. La malkovro vekis grandegan atenton en la scienca mondo kaj kaŭzis rapidegan evoluon de la nova scienco.'' (Tiu ĉi teksto estas elĉerpita de la libro ’Faktoj pri Danlando eldonita de la tagĵurnalo Politen, Kopenhago – 1948.)
9. Marie Schrøder 1882 – 1909 unu el la legenduloj de la dana movado mortis pro akcidento survoje al la Universala Kongreso en Barcelono en 2008.
La jena video estas danlingva, tamen vi povus ĝui la spektadon kaj la plaĉan muzikon.
Ingen kommentarer:
Send en kommentar