søndag den 16. oktober 2011

Sidantaj Gejunuloj



Sidantaj Gejunuloj estas la nomo de bronza kaj granita statuo, kiu troviĝas ĉe Peblinge Dossering apud la ponto de la Reĝino Louise (Dronning Louises Bro). La skulptisto estis Johannes Hansen. (1903- 1995.) 





Okaze de ties solena senvualiĝo la 6-an de novembro 1942,  S-oro Bindslev la Kopenhaga urbestro parolis pri la junuloj, kiuj grave kaj memfide konversacias pri  pli  bela estonteco, subkomprenite iam post la fino de la germana okupacio. La urbestro cetere diris, ke multaj personoj pro propraj spertoj emus identiĝi  kune kun la gejunuloj.


Dum multaj jaroj mi ofte preterpasis la statuon survoje al la laborejo. Plaĉas al mi la statuo, tial mi ĉiam montras ĝin al geamikoj, kiujn mi ĉiĉeronas en la urbo. Ĉu vi hazarde konas la ulojn?

1 kommentar: